[][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][] [] [] [] ZELDA II: [] [] LA AVENTURO DE LINK [] [] [] [] ESPERANTO [] [] tradukis eokakto [] [] [] [][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][][] PRI LA TRADUKO -------------- Saluton! Mi ĝoje prezentas mian Esperantan tradukon de Zelda II: The Adventure of Link por la originala ludkonzolo de Nintendo. Ĝi reprezentas mian unuan klopodon traduki videoludon, kaj mi estas ege feliĉa pri la rezulto. Kial mi decidis traduki tiun ĉi malnovan videoludon en Esperanton? Nu, mi konstatis ke ekzistas tre malmulte da videoludoj en nia kara lingvo, kaj preskaŭ nenio por ludkonzoloj. Kiam mi serĉis, mi trovis nenion krom apenaŭ komencitan tradukon de la unua Legendo de Zelda. Mi poste lernis ke ekzistas ankaŭ plena traduko de Super Mario Bros, tamen se io ajn alia troveblas, ĝi estas tre bone kaŝita! Mi do volis aldoni mian propran kontribuon al la videoludeca kulturo ĝuebla en Esperanto. Ĉi tio estas sufiĉe facile kodumita ludo pro tio, ke ĝi uzas nekompaktigitan tekston kaj ne enhavas tro multe da dialogo. Mi opiniis, ke ĝi ŝajnas bona por unua provo kodumi kaj traduki. La traduko mem estas bazita egale el la japana kaj la angla eldonoj de la ludo. La kialo por tio estas, ke ambaŭ eldonoj enhavas siajn proprajn kvalitojn kiuj ne sin trovas en la alia. La japana versio estas la originala, el kiu divenas la angla. Ĝi inkluzivas multe pli da informaĵoj diritaj per la urbanoj por gvidi la ludanton en lia serĉado, kaj pli multaj detaloj ankaŭ pri la mondo kaj historio. La angla versio, tamen, estas pli konata en la okcidenta mondo, kaj mi supozas ke tio inkluzivas la plejparton de Esperanto-parolantoj. En tiu traduko estas multon da rememorindaj diraĵoj kiel "I AM ERROR." Mi volis kapti la folecon de tiaj ridindaj linioj kune kun la pli riĉan etoson de la japana. Mi esperas, ke vi ĝuos sperti Zelda II per la nova Esperanta traduko! INFORMAĴOJ PRI LA TAŬGA ROM --------------------------- Zelda II - The Adventure of Link (U) [!] Country: USA CRC-32: E3C788B0 SHA-1: 353489A57F24A429572E76BD455BC51D821F7036 SHA-256: AD8C0FBCF092BF84B48E69FD3964EEA4ED91BFE62ABC352943D537979782680C MD-5: 764D36FA8A2450834DA5E8194281035A