Super Mario Bros. (NES) Traduko al Esperanto v1.1 (23/09/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Super Mario Bros, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/supermariobros PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Iam, invadis tribo de testudoj, famaj pro sia nigra magio, la reĝlandon de paca funga popolo. La kvietaj kaj pacemaj fungoj estis ĉiuj transformitaj en ŝtonojn, brikojn, kaj kampajn plantojn, kaj tiel la reĝlando disfalis en ruinojn. Nur Princino Peach (Persiko) povas dissolvi la sorĉaĵon de la fungoj kaj renovigi la reglandon. Bedaŭrinde, ŝi estas kaptita de Kupa, reĝo de la testuda tribo. Aŭdinte pri la sorto de la funga popolo, Mario ekiris por venki la testudan tribon, liberigi la princinon, kaj rekonstrui la kadukan reĝlandon. Vi rolas kiel Mario. Nur vi povas trapasi ĉi tiun aventuron kaj savi la fungan reĝlandon! INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Super Mario Bros. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Super Mario Bros. (World).nes MD5: 811b027eaf99c2def7b933c5208636de CRC32: 3337ec46 HISTORIO -------- v1.0 26/01/2022 - Unua eldono v1.1 23/09/2022 - Uzas frazon "bonvenon al varp-zono" - Ĝustigis eraron en skatol-arto KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto