Super Mario Bros. 2 (NES) Traduko al Esperanto (09/10/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Super Mario Bros. 2, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/supermariobros2 PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Jen intensa, ekscita batalo por liberigi la landon Subcon de la sorĉaĵo de la malbona reĝo, Wart. Estas vi, kun Mario, Luigi, Toad, kaj la Princino, kiu batalos tra strangaj, mult-nivelaj mondoj kaj venkos lin! Ĉi-foje, vi havas novan kapablon — plukan povon — kaj io ajn, kion vi trovas, fariĝas armilo. Sed estu zorge! Vi neniam antaŭe vidis ĉi tiajn bestojn! Shyguy kaj Tweeter! Ninji kaj Beezo! La armeanoj de Wart estas strangaj kaj danĝeraj. Gardu vin! Vi neniam spertis ĉi tian aventuron! Nur ruzeco kaj rapideco savos vin. Ĉu vi kapablas savi la landon Subcon? INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Super Mario Bros. 2. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Super Mario Bros. 2 (USA) (Rev A) CRC32: E0CA425C HISTORIO -------- v1.0 09/10/2022 - Unua eldono KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto Specialajn dankojn al Xkeeper0 por la projekto Super Mario Bros. 2, Discombobulated (https://github.com/Xkeeper0/smb2)