Donkey Kong (NES) Traduko al Esperanto v1.1 (16/10/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Donkey Kong, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La ret- paĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/donkeykong PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Ĉu vi savos Pauline el la manegoj de Donkey Kong? Helpu Jumpman (Saltulo, li tiame ne nomiĝis Mario) grimpi sur la konstruejon kaj savi sian koramikinon, Pauline. Evitu la fajraĵon kaj barelojn, kiujn Donkey Kong ĵetas malsupren por malhelpi la savprovon. Dum niveloj unu kaj du, Jumpman devas atingi Pauline atendantan ĉe la supra parto de la ekrano. Dum nivelo tri, li kuras laŭ la ŝtalaj traboj kaj kolektas boltojn. Kolekti ĉiujn boltojn kolapsigos la konstruaĵon, Donkey Kong falos sur la grundon, kaj Pauline estos savita. Sukcese fini nivelon tri kaj savi Pauline finos etapon. Do, ek al la sekva etapo! Kiam vi progresas, la malamikoj pli multnombriĝas kaj moviĝas pli rapide. INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Donkey Kong. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Donkey Kong (World) (Rev A).nes CRC32: E40B593B HISTORIO -------- v1.0 15/10/2022 - Unua eldono v1.1 16/10/2022 - korektis cimon rilate al finluda kolorpaletro KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto Specialajn dankojn al RussianManSMWC por Donkey Kong NES Disassembly (https://github.com/RussianManSMWC/Donkey-Kong-NES-Disassembly).