Donkey Kong Jr (NES) Traduko al Esperanto v1.0 (20/10/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Donkey Kong Jr, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/donkeykongjr PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Renversiĝis la roloj! Savinte sian koramikinon, Jumpman/Mario kaptis Donkey Kong kaj malliberigis lin en kaĝo. Nun vi helpos la filon de Donkey Kong, DK Jr (la 2a), savi sian patron. Saltu de vito al vito kolektante fruktojn kaj evitante la mortigajn grimpantajn krokodilojn. Progresu tra la pli malfacilaj niveloj, saltante sur moviĝantajn plafonojn, kaj evitante birdojn kaj elektrajn fajrerojn. Ludu lerte por kapti la ŝlosilon, kiu liberigos Paĉjon! Sukcese fini nivelon kvar kaj savi Donkey Kong finos etapon. Ek al la sekva etapo! Kiam vi progresas, la malamikoj pli multnombriĝas kaj moviĝas pli rapide. Konkurencu kun amiko por la plej alta poentaro aŭ la plej alta etapo! INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Donkey Kong Jr. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Donkey Kong Jr. (World) (Rev A).nes CRC32: 2A794CCB HISTORIO -------- v1.0 20/10/2022 - Unua eldono KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto