Super Mario Bros. 3 (NES) Traduko al Esperanto (28/10/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Super Mario Bros. 3, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/supermariobros3 PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Kupa sendis siajn sep infanojn por petoli laŭvole en la kutime paca Funga Mondo. Ili ŝtelis la sorĉbastonon de la reĝo en ĉiuj landoj, kaj uzis ilin por transformi la reĝojn en bestojn. Mario kaj Luigi devas repreni la bastonojn de la kupaidoj kaj retransformi la reĝojn al la propraj formoj. En Super Mario Bros. 3 estas pli da varpado, pli da ŝancoj por gajni vivojn, kaj novaj kostumoj. La lavursa kostumo donas al la portanto kapablon flugi kaj rompi blokojn. La rana kostumo helpas naĝi pli rapide ol mortigemaj fiŝoj. Estas kostumo por ĉiu situacio! INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Super Mario Bros. 3. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Super Mario Bros. 3 (USA) (Rev 1) CRC32: 0B742B33 HISTORIO -------- v1.0 28/10/2022 - Unua eldono KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto Specialajn dankojn al captainsouthbird por la projekto SMB3 Disassembly (https://github.com/captainsouthbird/smb3)