Paperboy (NES) Traduko al Esperanto v1.0 (14/10/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Paperboy, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/paperboy PRISKRIBO DE LUDO ----------------- Finfine, la klasikaĵo en via hejmo! Eksaltu sur la biciklon kaj pedalu tra la frenezaj stratoj de ĉi tiu malkutima antaŭurbo. Kuraĝe liveru gazetojn por gajni famon kaj riĉaĵojn! Evitu motorciklojn, triciklojn, trafikon, hundojn, rompdancantojn, malamikojn, kaj la aliajn danĝeraĵojn dum vi liveras al viaj abonantoj. Poste, gajnu poentojn en la trejnejo ĉe la fino de la itinero. Kun superaj animacio kaj sonefektoj, Paperboy (gazet-liveristo) liveras la konkurencon kaj eksciton, kiujn vi sopiras de la arkada videoludejo. INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Paperboy. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Paperboy (USA).nes CRC32: EB171D77 HISTORIO -------- v1.0 14/11/2022 - Unua eldono KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto