Q*bert (NES) Traduko al Esperanto v1.0 (19/12/2022) ENKONDUKO --------- Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Q*bert, videoludo por la Nintendo Entertainment System. La retpaĝo por la projekto estas http://github.com/tboronczyk/qbert PRISKRIBO DE LUDO ----------------- La Tazmaniaj Reĝoj de l'Ĥaoso kaptis karan Q*bert en sia terura tempo-varpo. Kaj kun pli ol 40 danĝeraj piramidoj eskapendaj, li estas en efektiva kaĉo! Jam ne restas por li espero--krom vi. Sed por sekure eskapigi nian amikon Q*bert necesos lertega manovrado-- freneze ĉirkaŭ saltigu nian grandnazulon, kaj egalkolorigu la tegolojn de la piramidoj al la eskapkodo. Ĉi-dume necesos eviti amason da pezaj pilkegoj, kiuj povas fali sur lian kompatindan kapon-- SPLAĈ! Krome necesas superruzi plej ruzajn malamikojn de Q*bert--Ugg, Wrong-Way, Slick, Sam, kaj Oily (pli danĝeran kaj malignan serpenton vi neniam vidis)--kiuj ekĉasos vin ekde l' ekeko. En tia areo aberacia, frenezulejo plena je ĥaosoj kaj tumultoj, necesos sufiĉa aplombo--alie eble freneziĝos ankaŭ vi mem. INFORMOJ PRI ROM ---------------- Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Q*bert. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas esti pirateco. Q-bert (USA).nes CRC32: 8F992F3C HISTORIO -------- v1.0 19/12/2022 - Unua eldono KONTRIBUANTOJ ------------- Timoteo BORONCZYK/bluephoenix - Tradukado, programado Zerbie HYNSON/Terpomo11 - Traduka konsultisto